Anemono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anemono

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Ranunkolacoj Ranunculaceae
Genro: Anemono (Anemone)
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Anemono (Anemone) estas genro da plantoj el la biologia familio ranunkolacoj (ranunculaceae). La genro grupigas ĉirkaŭ 150 speciojn, kiuj vivas ĉefe sur la norda hemisfero kaj tie aparte en la klimate moderaj zonoj de Azio. Anemonoj estas plurjaraj herboj kun senpetalaj floroj, kies sepaloj estas okulfrapaj, ofte brilkoloraj, laŭ la specio blankaj, bluaj aŭ ruĝaj. Kiel ĉiuj ranunkolacoj, ili havas kunmetitajn foliojn, kiuj havas traĥeojn en plurajn ciklojn.

Kiel dekoraj plantoj multaj specioj ankaŭ hejmiĝis en multaj ĝardenoj de Eŭropo kaj Ameriko - aparte la ĝardena anemono (A. coronaria) kaj la ofte el Turkio enportita radia aŭ balkana anemono (A. blanda).

La botanika nomo devenas el la antikva epoko. Plinio la pli maljuna konektas ĝin al la greka vorto anemos = vento. Anemona ankaŭ estis nimfeo ĉe la kortumo de la helena diino Flora. Laŭ la mitologia rakonto la edzo de Flora, Zefiro, enamiĝis al Anemona, kaj sekve la ĵaluza diino transformis la nimfeon al floro.