Anjono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektrostatika potencialo en la nitrata jono (NO3). Areoj kolorigitaj je ruĝa estas malpli energiaj ol areoj kolorigitaj je flava.

Anjono estas negative ŝargita jono. Ĉar la negative ŝargitaj jonoj dum la elektrolizo migras al la anodo (al pluspoluso), oni elektis por ili la nomon anjono. La anjonoj estiĝas el atomoj, molekuloj per akcepto de elektrono.

Ĉiu anjono - ekz. oksid- (O2−) aŭ sulfid-anjono (S2−) - povas kombiniĝi kun diversaj katjonoj, tiel estiĝas gravaj stabilaj kemiaj grupoj (ekz. oksidoj kaj sulfidoj). Oksidoj kaj sulfidoj formas multajn rokaĵojn kaj ercojn kaj tiel tre gravas en la mineralogio kaj metalurgio.

Ĉar ekzistas grandnombra kombinado de la jonoj, precipe okaze de organikaj kombinaĵoj, el inter la ĉ. miliono de anjonoj, ni listigas tie ĉi nur la unuatomajn anjonojn.

Gravaj unuatomaj anjonaj grupoj

Anjonoj de la 7-a ĉefgrupo

Anjonoj de la 6-a ĉefgrupo

Anjonoj de la 5-a ĉefgrupo

Anjonoj de la 4-a ĉefgrupo

Anjonoj de la 3-a ĉefgrupo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.lenntech.com/Periodic-chart-elements/ionization-energy.htm Kemiaj elementoj listigitaj laŭ joniga energio greke http://science.nasa.gov/newhome/headlines/ast07sep99_1.htm Plasmo greke http://web.archive.org/web/20060824033600/http://www.ed.gov.nl.ca/edu/k12/pub/pg2_periodic_table_ions.pdf Perioda tabelo de jonoj