Anna Nicole Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Nicole Smith ĉe la videmuzika premiado de 2005 de MTV.

Anna Nicole SMITH (naskita kiel Vickie Lynn MARSHALL; 28-an de novembro, 19678-a de februaro, 2007) estis usona fotomodelino, kiu unue populariĝis en virmagazino Playboy en 1993, kiam ŝi estis "Playmate of the Year" (Playboy-fotomodelino de la jaro).

Ŝi poste koniĝis pro sia edziniĝo al nafto-firmaestro kaj miliardulo J. Howard Marshall kiu estis 63 jaroj pliaĝa ol ŝi. Post lia morto, ŝi komencis longdaŭran batalon pri sia parto de la postlasataĵo, kiu atingis eĉ la Usonan Suverenan Kortumon.