Annette Schavan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Annette Schavan en 2008

Annette SCHAVAN [ŝava:n] estas germana politikistino. Ŝi naskiĝis la  10-an de junio 1955(nun 1955-06-10) en Jüchen, do nun estas 68-jara. Inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 ŝi estis federacia ministrino pri eduko kaj esploro en la registaro de Germanio, kaj rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro tenis tiun postenon ankaŭ en la nova registaro. Pro riproĉoj pri plagiatoj en ŝia disertacio ŝi demisiis en la 9-a de februaro 2013[1]. Transprenis oficon de antaŭulino s-ino Johanna Wanka. Ŝi reprezentis la kristandemokratian partion CDU, unu el tri partioj kiuj kune konsistigas la registaran koalicion.

Akuzo pri plagiato

En 1980 ŝi doktoriĝis ĉe la universitato de Duseldorfo. En printempo 2012 aperis asertoj, ke ŝia doktoriĝa disertaĵo grandparte estas plagiato. La universitato esploris la aferon kaj la 5-an de februaro 2013 decidis malagnoski ŝian doktoran titolon pro pluraj gravaj ne-indikitaj citaĵoj en la disertaĵo.

Eksteraj ligoj

Notoj

  1. [1]