Antaŭkombinita signo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antaŭkombinita signo estas signo iusence egala al kombino de pli simplaj signoj. Tiu nocio sencas por pluraj fakoj:

fi kaj fl: diferenco inter apudmeto kaj kunligo
Diakritaĵaj klavoj en germana klavaro
  • En presarto antaŭkombinita signo estas prestipo prezentanta pretan, «antaŭkompostitan» kombinon de pluraj grafemoj, kutime diakritaĵon (ekz‑e ‹ĉ› = ‹c› + ‹^›) aŭ ligaturo (ekz‑e ‹fi› = ‹f› + ‹i›). Fakte, la kombino ne ĉiam egalas al simpla sumo: ‹ĵ› ne nur akceptas la ĉapelon, ĝi ankoraŭ perdas sian superpunkton.
  • Tajpilo povas havi apartajn klavojn por diakritaĵoj de la uzata lingvo (kontraste al senpaŝa klavo). Simile, pluraj programaroj (i.a. la operaciumo Linukso) disponigas rimedojn por esperantigi meĥanikan aŭ ekranan klavaron tiel, ke ĉiu esperanta litero, sen escepti la ĉapelitajn, estu enigebla per unu klavofrapo.
  • Multaj kodoj disponigas simplajn signonumerojn por diakritaĵoj. Ekz‑e en ISO 8859-1 la diakritaĵo ‹â› havas la signonumeron 226, same simplan, kiel la signonumero de ‹×› (215). Simile ISO 8859-3 disponigas simplajn signonumerojn por la ĉapelitaj literoj de Esperanto. La pli moderna Unikodo disponigas kaj la simplajn signonumerojn por la antaŭkombinitaj signoj (ekz‑e 309 por ‹ĵ›), kaj la ekvivalentan prezenton per signoĉeno (vd kombina signo): "j ◌̂" → ‹ĵ› (ne ĉiuj programoj ĝuste kombinas; ne maleblas, ke via foliumilo ne anstataŭigos la superpunkton de ‹j›, sed metos la ĉapelon super la superpunkton; do, la uzo de preta antaŭkombinita signo estas pli fidinda, pli memorŝpara kaj ofte pli belaspekta).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]