Antal Kálló

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antal Kálló, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kálló Antal estis hungara kuracisto, profesoro, patologo.

Antal Kálló [1] naskiĝis la 13-an de marto 1898 en Szeged. Li mortis la 23-an de januaro 1977 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Kálló akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1922. Post siaj studoj li eklaboris en kliniko de Szeged, poste li akiris diplometon pri spertulo de juĝeja medicino. Inter 1923 kaj 1937 li laboris en universitata patologia instituto en Szeged, poste ĝis la pensiuliĝo en 1972 li estis ĉefkuracisto en hospitalo en Budapeŝto, sed ankaŭ tie li okupiĝis pri patologio. Tiutempe li ofte studvojaĝis. Li kandidatiĝis en 1952. Li priskribis maloftan malsanon („leprechaunismus”). Dum instruado li atingis la rangon privata profesoro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.