Antal Szakkay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZAKKAY Antal (sakai) estis hungara kuracisto pri internaj malsanoj kaj tuberkulozo naskita en Satmaro la 6-an de novembro 1908 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de decembro en 1976.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Szakkay diplomitiĝis en Budapeŝto (1932). En jaroj 1934–36 li estis internisto en Nyíregyháza, en jaroj 1936–40 en la sanatorioj de Debreceno kaj Gyula. Li havigis kvalifikon pri tuberkulozkuracado en 1940. De 1955 ĝis 1967 li estis direktoro de malsanulejo pri tuberkulozo de Budafok, de 1967 de pulmokuracado de la 12-a distrikto de Budapeŝto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.