Antonov An-225

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burano sur An–225, Parizo, 1989
An–225, fronte
Sepaksa rad-aro
La enŝarĝigado

La Antonov An–225 (ukraine Мрія (sonĝo), NATO raportnomo: Cossack) estas transporta aviadilo, evoluigita en la kieva projekta buroo Antonov, en la dua duono de la 1980-aj jaroj. Ĝi kapablas ekflugi kun pezo de maksimume 640  tunoj, tiel ĝi estas la plej peza aviadilo de la mondo, kiu kapablas transporti 250 t da utilŝarĝo. Ĝiaj fizikaj mezuroj estas la plej grandaj hodiaŭ, nur la unufoje flugata usona Hughes H–4 (post la dua mondmilito) havis pli larĝan enverguron. An-225 havas nur unu funkciantan kaj unu parte konstruitajn ekzemplerojn, oni celas finprodukti tiun lastan.

Historio[redakti | redakti fonton]

An–225 estis evoluigita por servo de la sovetia kosma programo, ties tasko estis transporto de la kosmoŝipo Burano kaj partoj de porta raketo energija. En tiu rolo, li ŝanĝis la aviadilojn de Mjasiŝĉev VM–T. Oni povas lokigi la ŝarĝojn sur aŭ en la avidilon.

La planado komenciĝis en 1985, la aviadilo estis finkonstruita jam en 3,5 jaroj. Tion helpis, ke la aviadilo baziĝas ĉefe sur An–124, tiel oni uzis ties instalaĵojn, partojn kaj la motorojn. La unua flugo okazis la 21-an de decembro 1988 en Kievo. La tipo ricevis en 2001 la internacian flugpermesilon, la unua komerca flugo okazis la 31-an de januaro 2002. Ĝi servas en flugkompanio Avialinyiji Antonova kaj transportas ŝarĝojn kun la brita Air Foyle HeavyLift.

Teknikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur alteco An-225 postlasas ses specifajn vaporspurojn.
  • longo: 84 m
  • enverguro: 88,4 m
  • envergura surfaco: 905 m2
  • alto: 18,1 m
  • ŝarĝejo: 4,4 × 6,4 × 43 m
  • maksimuma ekfluga maso: 600 000 kg
  • maksimuma utilŝarĝo: 250 000 kg
  • motoroj: 6 Lotarjov D–18T
  • Tira forto de unu motoro: 229,5 kN
  • flugrapido: 800 km/h
  • maksimuma rapido: 850 km/h
  • flugalto: 9000 m
  • flugmaksimumo: 11 000 m
  • Maksimuma flugdistanco: 15 400 km
  • Flugdistanco kun 200 t ŝarĝo: 4500 km
  • Flugdistanco kun 150 t ŝarĝo: 7000 km