Appingedam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Municipo Appingedam

Flago de la municipo Appingedam

Blazono de municipo Appingedam

Flago de la municipo Appingedam Blazono de municipo Appingedam
Situo de la municipo Appingedam
urbo • loĝloko en Nederlando • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • nederlanda municipo • fortified town
Provinco Eemsdelta
Ĉefloko Appingedam
Areo
 - Tero
 - Akvo
24,62 km²
23,86 km²
0,76 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
12.369 (1-a de junio 2005)
520,3 loĝ./km²
Geografia situo 53° 19′ N, 6° 52′ O (mapo)53.3166666666676.8666666666667Koordinatoj: 53° 19′ N, 6° 52′ O (mapo)
Appingedam (Nederlando)
Appingedam (Nederlando)
DEC
Appingedam
Appingedam

Map

Gravaj trafikaj arterioj N33, N360
CBS-municipokodo 0003
Telefona kodo 0596
Poŝtkodo 9900–9903
Oficiala retejo http://www.appingedam.nl/
vdr

Appingedam (53° 19′ N; 06° 52′ E Mapo), loĝantoj je la 1-a de junio 2005 : 12.369) estas urbo kaj antaŭa municipo en la nordo de Nederlando, en la provinco Groningen. La antaŭa municipo havas areon de 24,62 km² (el kiu 0,76 km² akvo).

La urbeto Appingedam, situas ĉe la Damsterdiep, estas la plej grava loĝloko de la historia regiono Fivelingo. Ĝi estas unu el la tri urboj de la provinco.

Municipo Appingedam en 1866 (Atlaso de la provinco Groningen 1865-1870)

Historio[redakti | redakti fonton]

Appingedam ricevis urborajtojn en 1327 kaj tiam ĝi ankoraŭ administracie apartenis al Frislando. Pro tio ĝi estis kiel komerca loko grava konkuranto de la urbo Groningen. Kiam Groningen ricevis staplorajton, Appingedam rapide malpli graviĝis. Poste ankaŭ Delfzijl kun sia marhaveno superis la urbeton.

Nuntempe Appingedam aspektas ankoraŭ sendube kiel urbeto, kaj donas tiurilate "miksaĵon da akra komerca spirito, norda senpasieco kaj iom da romantiko", kiel diras la komunuma retejo. La plej fama vidindaĵo estas la pendantaj kuirejoj super la Damsterdiep.

Pendandaj kuirejoj super la Damsterdiep

Municipo[redakti | redakti fonton]

La antaŭa municipo Appingedam ankaŭ enhavas la sekvajn vilaĝojn: Garrelsweer, Jukwerd, Laskwerd, Marsum, Oling, Opwierde, Solwerd, Tjamsweer. Ĝi nun apartenas al la municipo Eemsdelta

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

En Appingedam estas stacidomo de la fervojo Groningen-Delfzijl.

Appingedam ankaŭ havas aŭtobusan stacion kun la sekvaj gravaj interligoj:

  • linio (1)40: Groningen-Ten Boer-Appingedam-Delfzijl
  • linio 45: Appingedam-Delfzijl-Holwierde-Bierum-Spijk (pluen en la direkto Loppersum)
  • linio 49: Appingedam-Siddeburen-Zuidbroek
  • linio (1)78: Appingedam-Siddeburen-Schildwolde-Slochteren (pluen direkto Groningen)
  • kvartalbuso 91 Appingedam-Holwierde (pluen direkto Loppersum)

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Provinco Groningo
Eemsdelta | Groningo | Het Hogeland | Midden-Groningen | Oldambt | Pekela | Stadskanaal | Veendam | Westerkwartier | Westerwolde
Nederlando | Provincoj | Municipoj