Apudmoskvaj vesperoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Apudmoskvaj vesperoj (ruse: Подмоско́вные вечера́, Podmoskovnije veĉera) estas vaste publike konata ruslingva sovetia kanto. Ĝi estas verkita de Vasilij Solovjov-Sedoj kaj Miĥail Matusovskij; en sia unua varianto estis nomata "Leningradaj vesperoj", ruse: Ленинградские вечера. La kanto populariĝis dum la moskva Festivalo de junularo kaj studentaro en 1957.

Teksto[redakti | redakti fonton]

Originala varianto (ruse) kaj traduko al Esperanto (vidu du tradukojn):

Ruslingve En Esperanto (tradukis Konstantin Gusev)
Не слышны в саду даже шорохи,

Всё здесь замерло до утра.
Если б знали вы, как мне дороги
Подмосковные вечера.

Речка движется и не движется,
Вся из лунного серебра.
Песня слышится и не слышится
В эти тихие вечера.

Что ж ты, милая, смотришь искоса,
Низко голову наклоня.
Трудно высказать и не высказать
Всё, что на сердце у меня.

А рассвет уже всё заметнее.
Так, пожалуйста, будь добра,
Не забудь и ты эти летние
Подмосковные вечера.

Ne aŭdiĝas eĉ flustro en obskur'

ĉio dormas nun tie ĉi
Kiel ŝatas ja, se vi scius nur,
Apudmoskvajn vesperojn mi.

Iom plaŭdas flu' kaj ne plaŭdas plu,
Plendas de arĝent' la river'.
Kanton aŭdas mi kaj ne aŭdas plu
En mallaŭto de la vesper'.

Kial, kara, vi kapon klinas pli
Kaj rigardas nun ruze min?
Ĉu esprimas mi, ne esprimas mi,
Kio ardas en la anim'?

Kaj alvenas jam la matena hor',
Brilas ruĝa jam lunlini'...
Tenu en memor', tenu en la kor'
Apudmoskvajn vesperojn ni.

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]