Arbaro de la martiroj
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 26 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
La Arbaro de la martiroj (hebree יער הקדושים, latinliterigite Ja'ar HaKdoŝim) estas arbaro en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalemo, Israelo. Ĝi lokiĝas ĉe la okcidenta rando de la Eŝtaol-arbaro proksime de la religia moŝavo Beit Meir. La arbaro estis plantita kiel memorejo pri tiuj kiuj mortis en la Holokaŭsto kaj iam enhavos ses milionojn da arboj, simboligante la ses milionojn da judoj kiuj pereis pro la nazioj en la Dua Mondmilito.
La memorejo enhavas skulptaĵon de Nathan Rappaport, kiu nomiĝas "volvolibro de fajro".
Eksteraj ligiloj[redakti]
Koordinatoj: 31° 46' 50" norde, 35° 03' 40" oriente

