Argentavis magnificens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Argentavis magnificens

Argentavis magnificens (laŭvorte "grandioza argentina birdo") estas la plej granda fluganta birdo iame vivinta kaj nune konata. Tiu birdo, foje nomata Giganta Teratorno, estis jam formortinta specio konata el tri lokoj el fina Mioceno (6 milionoj da jaroj antaŭe) de centra kaj nordokcidenta Argentino, kie oni akiris bonan ekzempleron da fosilioj.[1]

La humero (supra braka osto) de Argentavis estas iome damaĝita. Eĉ tiele, ĝi ebligas akuratan ĉirkaŭkalkulon de ties longo dum vivo, kiu estis nur iomete pli mallonga ol tuta homa brako.[2] La specio ŝajne havis fortikajn, fortajn krurojn kaj grandajn piedojn kiuj ebligis ĝin facile piediri. La beko estis granda, sufiĉe svelta, kaj havis hokoforman pinton kun ampleksa buŝotruo.

Fizikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Nunaj akceptitaj ĉirkaŭkalkuloj:

Kompare la nune vivanta birdo kun plej granda enverguro estas la Vagalbatroso, kun 3,65 m. Ĉar oni scias, ke A. magnificens estis surtera birdo, alia bona punkto de komparo estas la Anda kondoro, khu estas ne tro malproksime rilata al Argentavis. Tiu birdo estas inter la plej grandaj surteraj birdoj, kun enverguro de ĝis 3,2 m kaj pezo de ĝis 15 kg.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ancient American bird was glider. BBC, 2007-JUL-02. Konsultita 2008-JAN-14
  2. Campbell, Kenneth E. Jr. & Tonni, E.P. (1983). "Size and locomotion in teratorns". Auk 100 (2): 390–403.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 (2007-07-24) “The aerodynamics of Argentavis, the world's largest flying bird from the Miocene of Argentina”, PNAS 104 (30), p. 12398–12403. doi:10.1073/pnas.0702040104. 
  4. Teratorns Arkivigite je 2013-11-11 per la retarkivo Wayback Machine. Natural History Museum, Los Angeles County.