Ariono de Metimno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Bouguereau, Ariono rajdante hipokampon, 1855, Cleveland Museum of Art (Inv. 1980.238)

Ariono de Metimno estis duone legenda poeto kaj muzikisto en Antikva Grekio de la 7-a jarcento a.K., rigardita kiel la eltrovinto de la ditirambo.


Li naskiĝis en urbo Metimno, en insulo Lesbo, kaj vivis en la kortego de Periandro, tirano de Korinto.

Li estas ĉefe konata por esti minacita je morto far de maristoj kaj savita far de delfenoj.

Laŭ Herodoto, Ariono gajnis valorajn premiojn en muzika konkurso en Sicilio. Dum lia reveno per ŝipo, enviemaj maristoj decidis mortigi lin por ŝteli lian riĉaĵojn. La ŝtelistoj lasis al li elekton: sinmortigi aŭ esti ĵetita en la maron.
Ariono elpetis ludi muzikon antaŭ morti; li muzikis per sia citro laŭdon al Apolono. Lia kantoj altiris delfenojn ĉirkau la ŝipo; Ariono tiam saltis en la maron, kaj delfeno prenis lin sur sia dorso kaj portis lin ĝis la sanktejo de Pozidono de Kabo Matapano (en Lakonio).

La konstelacio Delfeno honoras la delfenon, kiu savis Arionon.