Delfeno (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Delfeno
konstelacio 
Latina nomo Delphinus
(genitiva Delphini)
Mallongigo Del
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
VulpoSagoAgloĈevaletoPegazoAkvisto 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 20h 8m 30s ... 21h 3m 0s
Deklinacio 2° 0' 0" ... 20° 30' 0"
Areo 189 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 69
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 0
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 3,63
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -88° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -70° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Septembro
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Delfeno estas konstelacio de la tera ĉielo.

Steloj[redakti | redakti fonton]

  • Sualocin estas la alfa stelo de la konstelacio, sed ne la plej brila.
  • Rotanev estas la beta stelo, la plej brila el la dek steloj de tiu konstelacio.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Delfeno, Atlas Coelestis, John Flamsteed, 1729

Laŭ la helena mitologio Pozidono regis la maron. Ĉiuj bestoj, de la plej etaj ĝis la baleno, obeis lin. Inter ili la delfenoj estis la mesaĝistoj de la dio.

Amfitrito estis nereidino, unu el la filinoj de Nereo. La nereidinoj estis nimfoj de la maro. Pozidono emamiĝis en ŝin. Li do provis forrabi ŝin, sed la timema nereidino fornaĝis kaj malaperis. Pozidono petis la helpon de delfeno. Ĝi serĉis kaj trovis ŝin. Klariginte, ke Pozidono estas deca persono, li milde revenigis Amphitrite-n, kiu edziniĝis kun la dio. Ŝi ofte promenadis en ĉaro tirata de delfenoj sur la maro.

Nuntempe la Delfeno naĝas kiel konstelacio en la nokta ĉielo. Ĝi situas oriente de la Aglo kaj sude de la Cigno.