Pegazo (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pegazo
konstelacio 
Latina nomo Pegasus
(genitiva Pegasi)
Mallongigo Peg
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
AndromedoLacertoCignoVulpoDelfenoĈevaletoAkvistoFiŝoj 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 21h 3m 0s ... 0h 8m 30s
Deklinacio 1° 45' 0" ... 36° 0' 0"
Areo 1121 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 7
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 5
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 2,39
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -89° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -54° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Oktobro
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Pegazo estas konstelacio de tera ĉielo.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Belerofono kaj Pegazo, Meyers Konversionlexikon, 1888

Laŭ la helena mitologio[1][2] Belerofono estis juna princo de Korinto. Kiam li vivis ĉe la kortego de Proetos, reĝo de Argos la juna reĝino Anteia enamiĝis en lin kaj faris al li amdeklaron. Ĉar Belerofono provadis eviti ŝin, ŝi decidis venĝi sin. Ŝi do rakontis al sia edzo, ke Belerofono faris amindumajn proponojn al ŝi. Li kredis tion kaj decidis forigi Belerofonon. Li petis lin porti al sia bopatro Iobates mesaĝon, en kiu estis skribita, ke la mesaĝisto estas allogaĉulo kaj estu tuj mortigota.

Tamen Iobates hezitis mortigi Belerofonon mem. Li alimaniere planis la aferon. Monstro kaŭzis zorgojn en lia lando. Oni nomis ĝin la Ĥimero. Per sia leona faŭko ĝi elkraĉis fajron. Ĝi havis korpon de kapro kaj saltadis tre lerte. Ĝi havis voston de serpento kaj ĝia faŭko minacis per hokdentoj.

Iobates petis, ke Belerofono mortigu la monstron. Antaŭ ol ekbatali, Belerofono petis konsilon de aŭguristo. Al li estis dirita, ke li gajnos, se li rajdos Pegazon, la flugilhavan ĉevalon. Sed tre malfacile estis malsovaĝigi ĝin. Feliĉe la diino Atena helpis lin. Ŝi metis la kondukilojn de la ĉevalo en liajn manojn. Belerofono ekflugis sur Pegazo ĝis altaĵo, de kie li ekvidis sube la ĥimeron. Tiam li malsupreniris. Unue Belerofono ekpafis sagon post sago al la besto. Kiam la monstro estis senfortigita, li puŝis sian lancon, kies minto estis plumbokovrita, en la faŭkon de la ĥimero. Tiel, kiam la monstro volis kraĉi fajron, la plumbo fandiĝis. Tio mortigis la monstron. Kaj tiel venkis Belerofono.

Iobates donis al li unu el siaj filinoj. Sed Belerofono opiniis pli kaj pli, ke li estas egala al la dioj. Kun Pegazo, iun tagon, li flugis supren, dezirante atingi Olimpon. Zeŭso ne volis permesi tion. Li sendis al Pegazo etas tabanon, kies pikilo enprofundiĝis sub ĝian voston. Tuj la ĉevalo baŭmis kaj Belerofono falis kaj mortis. Tiel pereas tiuj, kiuj aŭdacas rivali kontraŭ la dioj!

Pegazo denove liberigita, ankoraŭ nun flugadas en la nokta ĉielo.

Ĉefaj steloj[redakti | redakti fonton]

Inter la malpli helaj steloj menciindas 51 Pegaza (51 Peg), ĉe kiu oni unue malkovris ekstersunsisteman planedon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Les plus belles histoires de la Mythologie" (la plej belaj rakontoj de la mitologio), eld. Fernand Nathan, 1978
  2. "Le livre de la mythologie grecque et romaine" (la libro de la mitologio greka kaj romia), eld. Découverte Cadet Gallimard, 1987