Armand Pien

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Armand Nicolas PIEN (2-a de januaro 1920 - 22-a de septembro 2003) estis veterprognozisto ĉe la publika flandra televido-stacio dum 37 jaroj (ekde 1953 ĝis 1990) kaj fariĝis unu el ĉeffiguroj tie. Li multe klopodis interesigi homojn pri scienco.

Armand PIEN naskiĝis en Gento kie li ankaŭ studis matematikon.

Li estis kunfondinto kaj estrarano de la asocio Vrienden van de Oude Sterrenwacht van de RUG (geamikoj de la malnova observatorio de la universitato en Gento) kiu klopodis renovigi ĝin. Dum la oficiala malfermo, la 12-an de oktobro 1996, la observatorio ricevis la nomon: RUG-Volkssterrenwacht 'Armand Pien'.

Armand PIEN estis konata pro siaj ŝercoj dum siaj veterprognozoj en la televido kaj radio.

La asteroido kun la klasifika numero 2816 ricevis la nomon "Pien", laŭ la Armand Pien.

[redakti] Eksteraj ligoj

Ekstera ligilo  http://www.kmi.be
Ekstera ligilo  http://www.humo.be/deHumoFiles/2003/pien2.htm la revuo HUMO pri Armand PIEN.
Ekstera ligilo  RUG Volkssterrenwacht Armand Pien : popola stel-observatorio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj