Armeo de Islamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armeo de Islamo
militista unuo
Lando(j) Otomana Imperio vd
Sidejo Ganĝa
vdr
La Armeo de Islamo bombas Bakuon

La Armeo de Islamo (turke Kafkas İslâm Ordusu) estis armeunuo de la Otomana Imperio, formita la 10-an de julio 1918. Ĝia kreaĵo estis ordonita de Enver Paŝao kiu ne povis rezisti la tenton de la Tuttjurkismo. La armeo konsistis el tjurklingvaj muzulmanoj kiuj celis krei grandan ŝtaton el tjurkaj popoloj.