Arne Arnessen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-A > Arne ARNESSEN

Arne ARNESSEN (naskiĝis la 11-an de novembro 1884), norvego, telegrafisto, librotenisto, kontorĉefo, kaj revizoro en Bøndernes Bank en Oslo.

Ekstudis Volapükon en 1903 kaj E-istiĝis la 16-an de majo 1904. Fondis E-klubon kaj gvidis la unuan kurson en Narvik 1907, la duan en Bergen 1910. Kas. de NEL depost 1923, ĝia ĝen. sekr. de 1932. Prez. de EK en Oslo 1924-1926, kaj de-post 1929. Del. de UEA de-post 1922 kaj ĉefdel de 1932, ktp. Skribis sian unuan artikolon pri E en 1906 kaj poste multajn en diversaj gazetoj, redaktas regulan ĉiusemajn-an E-kronikon en ĉefaj por-instru-istaj gazetoj de-post 1931. Organizinto de ĉiuj (ĉ. 50) Cseh-metodaj kursoj en Norvegio gviditaj de eksterlandaj instruistoj dum 1930-1933, gvidanto de la unua somera E-kurso por instr. en 1930. Multaj paroladoj pri E ankaŭ en radio. Laboro precipe inter geinstruistoj kaj rotarianoj. Prop. broŝuro, 1933: Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

Verkoj

  • Hvad lärerne sier om Esperanto (Oslo: Norsk Esperantoforbund, 1933. - 8 p.)