Artefarita vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Artefarita Vivo, (ankaŭ A-vivo) estas studkampo kaj artformo kiu ekzamenas sistemojn kiuj rilatas al vivo, ĝiaj procedoj kaj ĝia evoluado pere de simuladoj uzante komputilmodelojn, robotikon, kaj biokemion.

Pro ĝia unua loko en la kampo, la termino "artefarita vivo" ofte uziĝas specife por aludi al "softa" a-vivo.

Braitenberg-a simulado, programita in breve, simulatoro por artefarita vivo

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Artefarita Vivo studas la evoluon de agentoj, aŭ loĝantarojn de komputile simulitaj vivoformoj en artefaritaj medioj. La celo estas studi fenomenojn trovitajn en reale okazanta evoluo, en kontrolita maniero, espereble por forigi kelkajn el la imanentaj limigoj de la studado de evoluo kiuj uzas vivajn bakteriojn aŭ musojn. La simulita eco de la organismoj kaj medioj permesas ankaŭ malortodoksajn kaj antaŭe neeblajn eksperimentojn (ekzemple la komparado de Lamarck-a evoluo kaj natura selekto).

Kelkfoje inkluzivitaj en la ombrela termino "artefarita vivo" estas aliaj agent-bazitaj emerĝaj ecoj, ekzemple la evoluo de ekonomioj aŭ socioj. La komuna fadeno inter ĉiu "artefarita vivo" estas la koncepto de iteracia aliro al loĝantaro: generacioj de agentoj kiuj povas mutacii kaj estiĝi pli adaptitaj iom post iom.

Filozofio[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la normale akceptita difino de vivo ne permesas konsideri iajn a-vivajn simulaĵojn kiel "vivajn". Tamen malsamaj opinioj pri la potenco de artefarita vivo ja ekestiĝis:

  • La pozicio forta a-vivo (kp. forta AI) deklaras ke "vivo estas procezo kiun oni povas abstrakti for de kiu ajn medio". (John von Neumann). Notindas, ke Thomas S. Ray deklaris, ke lia program Tierra ne simulas vivon en komputilo, sed sintezigas ĝin.
  • La pozicio malforta a-vivo neas la eblecon generi "vivantan procezon" ekstere de kemia solvaĵo. Ĝiaj esploristoj anstataŭe provas mimiki vivprocezojn por kompreni la mekanikon kiu subtenas fenomenojn. Tio estas: "ni ne scias kio en la naturo generas ĉi tiun fenomenon, sed povus esti io tiel simple kiel ...".

Teknikoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉelaj aŭtomatoj ofte uziĝas, precipe en la historio de artefarita vivo, pro la facilo skaligi kaj paraleligi. A-vivo kaj ĉelaj aŭtomatoj dividas intiman historion.
  • Neŭraj retoj kelkfoje uziĝas por modeligi la cerbon de agentoj. Kvankam tradicie pli tekniko de artefarita inteligenteco, neuraj retoj povas esti gravaj por simuli loĝantaran dinamikon de altaj organismoj kiuj povas lerni. La simbiozo inter lernado kaj evoluo estas kerna ĉe teorioj pri la evoluo de instinktoj ĉe altaj organismoj, ekzemple ĉe la efiko Baldwin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]