Saltu al enhavo

Ascension

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ascensiono)
Tiu ĉi artikolo temas pri la tropika insulo Ascension. Pri la meksika komunumo vidu la tekston Ascensión.
Ascension
Satelita bildo de Ascension
Satelita bildo de Ascension
insuloadministra teritoria unuoBritaj transmaraj teritorioj
Akvejo Atlantika oceano
Geografia situo 7° 56′ S, 14° 22′ U (mapo)-7.9402777777778-14.369722222222859Koordinatoj: 7° 56′ S, 14° 22′ U (mapo) f1
Ascension (Atlantika oceano)
Ascension (Atlantika oceano)
DEC

Map

Longo 14 kmf2
Larĝo 12 kmf3
Areo 91 km² f4
Plej alta loko The Peak
859 mf5
Loĝantaro 885 (2008)
9,7 loĝ./km²
Ĉefa loko Georgetown
Topografia mapo de Ascension
Topografia mapo de Ascension
vdr
mapo de Afriko kun cirklo ĉirkaŭ la insulo Ascension
poŝtmarko de la jaro 1937
Solidiĝinta lafo sur Ascension

Ascension (esperantigite ĉielira insulo) estas malgranda tropika insulo en la suda Atlantika Oceano inter Afriko kaj Sudameriko. Ĝi apartenas al la transmara teritorio Sankta Heleno dependa de Britio. La ĉefurbo de Ascension nomiĝas Georgetown. Kiel valuto uziĝas la sankthelena pundo.

La insulo havas la geografiajn koordinatojn 7° 56′ sude, 14° 22′ okcidente kaj situas inter la kontinentoj Afriko kaj Sudameriko. Ĝi kovras areon de proksimume 91 km².

En la interreto la insulo havas propran adresofinaĵon: .ac.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La insulo havas vulkanecan originon. La insulo havas grandecon de ĉirkaŭ 12 kilometroj en la direkto nordo-sudo kaj ĉirkaŭ 14 km en la direkto oriento-okcidento. La plej alta punkto estas 859 metroj super la marnivelo („The Peak“, Green Mountain). Grandaj partoj de la insulo estas neuzeblaj ĉar la surfaco konsistas el solidiĝinta lafo. Entute ekzistas 44 krateroj. La mezaj temperaturoj estas inter 20 °C kaj 31 °C. Preskaŭ dum la tuta jaro estas pluvo, sed inter januaro kaj aprilo estas pli ofta.

Proksime estas aliaj neloĝataj insuloj kiaj Boatvanbirda InsuloBoatvanbirdo, angle Boatswain Bird Island.

Je la 25a de marto 1501 João da Nova malkovris la insulon kaj nomis ilin Ilha de Nossa Senora de Conceicao. Du jarojn poste Afonso de Albuquerque je la 20a de majo 1503 denove malkovris la insulon kaj ĝi ricevis la nomon Assunção, ĉar li malkovris ĝin ekzakte je Ĉieliro.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

Momente ĉirkaŭ 1100 homoj vivas sur la insulo. Temas ĉefe pri anoj de organizaĵoj kiuj laboras sur la insulo. La insulanoj venis ĉefe de la najbara insulo Sankta Heleno, el Britio kaj Usono. Sur Ascension neniam vivis indiĝenoj. Plej grava loĝloko estas la ĉefurbo Georgetown kun ĉirkaŭ 560 loĝantoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]