Astghik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En la plej frua prahistoria periodo Asdghig, Astghik, aŭ Astlik (armene: Աստղիկ ) estis kultita kiel la armena pagana diino de la fekundeco kaj amo, poste la tegmenta luko estis konsiderita ŝia personigo, kaj ŝi estis la edzino aŭ amanto de Vahagn. En pli posta pagana periodo ŝi iĝis la diino de amo, de virga beleco, kaj de la akvofontoj.

La festivalo Vardavaro estis dediĉita al Astghik kiu estis festita en meza julio, transformita en kristana festivalo de la Transformo de Kristo, kaj estas daŭre festita de la armenoj. Kiel en la pagana tempo en la tago de tiu festo homoj liberigas kolombojn kaj ĵetas akvon unu sur la alian kun deziroj de sano kaj bonŝanco.

Kun Aramazdo, la patro de ĉiuj dioj, la kreinto de la ĉielo kaj la tero (la suno estas lia personigo), kaj Anahit kiu estis kultita kiel Granda Sinjorino kaj Dieca Patrino (la luno estis ŝia personigo), formas astralan triunuon en la panteono de armenaj paganaj dioj. En la periodo de la helenisma influo Astghik iĝis simila al la greka Afrodito kaj la mesopotamia Iŝtar.

Ŝia nomo estas la etigo de la armena աստղ astġ, "stelo", kiu tra la prahindeŭropa ÷ h₂stḗr estas parenca de la sanskrita stṛ, avesta star, pahlava star, persa sitara, paŝtoa storai, latina kaj itala stela kaj astro. Oni ne kredas ke la nomo rilatas al la semida Iŝtar.

Ŝia ĉefa kultloko estis en Aŝtiŝat (Taron), situanta norde de Kaĉo, kie ŝia kamero estis dediĉita al Vahagn, la personigo de sun-dio, ŝia amanto aŭ edzo laŭ popularaj rakontoj, nomia "vahagna ĉambro".

La temploj kaj didomoj de Astghik situiĝis en aliaj urboj kaj vilaĝoj, kiel ekzemple la monto de Palaty (sudokcidente de lago Van), en Artamet (12 km de Van), ktp.

La skandinava ekvivalento de tiu nomo estas Astrid.