Mihr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihr
diaĵo
Informoj
Eble sama Mitrao
Sekso vira
Patro Aramazdo
Gefratoj Anahit • Nane
vdr

Mihr estas la diaĵo de la ĉiela lumo kaj la dio de Vero en antikva armena mitologio. La kultado al Mihr estis centrita en regiono nomita Derjan, distrikto en Supra Armenio, nuntempe situanta en orientaj turkaj teritorioj. La templo dediĉita al Mihr estis konstruita en la vilaĝo Bagaritch. Malgraŭ la fakto, ke la armena Mihr estis malpli elstara en Armenio ol Mitreo en Persujo, Mihr estas la radiko de multaj armenaj propraj nomoj kiel Mihran, Mihrdat kaj Mehruĵan. La armena pagana templo Mehian ankaŭ havas la saman fonton. La monato februaro estis dediĉita al Mihr kaj ĝi nomiĝis Mehekan. En la jaro 301 p.K, kristanismo fariĝis la oficiala religio de Armenio, kaj la armena eklezio adoptis multajn paganajn ritojn kaj ceremoniojn. Ekzemple, la kristana fajrejo de Trndez, kiu havas paganajn radikojn, ankoraŭ okazas en februaro, la monato dediĉita al Mihr.

Laŭ Vahan Kurkĝjan, la ideologio malantaŭ la armena paganismo ne havas Avestan trajton, ĉar la nocio pri idealo ne ekzistis en Mazdeismo. La ideologio de ĉi tiu lasta baziĝis sur la lukto inter lumo kaj mallumo. Tamen la armenoj starigis statuojn por honori la sunon kaj la lunon. Plue, la armena paganismo karakteriziĝis per la adorado de Triado. La urartanoj adoris tri grandajn diojn: Ĥaldo, Tejŝebo, kaj Ŝivino. La sama ideo ekzistis en armena zaratuŝtrismo, en kiu la Triado konsistis el Aramazdo, Anahit kaj Mihr.