Athletic Bilbao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Athletic Bilbao
Athletic Club
emblemo
futbala klubo
Komenco 1898 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Ibaigane Palace
Situo Bilbao
Ĉefestro(j) Aitor Elizegi vd
Filioj Athletic Bilbao B • Athletic Club Femenino vd
Posedatoj Lezama Facilities • San Mamés Stadium • Q106201693 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Athletic Club kun la unua Copa del Rey en 1903.
Statuo de la fondinto de la urbo portanta la kolorojn de Athletic (blanka kaj ruĝa).

Athletic Club, ofte konata kiel Futbalklubo Bilbao, estas futbala klubo de Bilbao en Biskajo, Eŭskio, Hispanio. La klubo ludis en la Primera División de La Liga ekde ĝia komenco en 1928. Ili gajnis La Liga-n okfoje. En la historia klasifiko de La Liga Athletic Bilbao estas en 4-a loko kaj ĝi estas unu el nur tri kluboj kiuj neniam estis forigitaj de La Liga (la aliaj estante Real-Madrid kaj Barcelono). La klubo ankaŭ havas la teamon de virinoj, kiu gajnis kvar ĉampionecojn en la hispana Superliga.

Ili estas konataj kiel Los Leones (la leonoj) ĉar ilia stadiono estis konstruita proksime de preĝejo nomita San Mamés (sankta Mameso), kiu estis frua kristano ĵetita al la leonoj fare de la romianoj. La leonoj rifuzis manĝi Mameson kaj li poste fariĝis sanktulo. La Stadiono San Mamés estas tial moknomita "la piedpilka katedralo" kaj pro tio ĉi kaj pro tio ke oni konsideras ke la sekvantoj de tiu klubo estas pli kleraj pri futbalo ol aliaj.

La klubo estas konata pro sia "porregiona" politiko de alportado de junaj eŭskaj ludistoj al la diversaj laŭaĝaj teamoj, same kiel rekrutado de eŭskaj ludistoj el aliaj kluboj (kiel Joseba Etxeberria aŭ Javi Martínez). Sporta oficiala politiko rilatas al profesiaj indiĝenoj de la pli grande konsiderata Eŭskio, inkluzive de Biskajo, Gipusko, Alavo kaj Navaro (en Hispanio); kaj Lapurdo, Zubero kaj Malalta Navaro (en Francio). Tamen, en lastaj tempoj, tiu politiko estis iom rilaksita kaj ludistoj kun nerekta eŭska-deveno aŭ eĉ kun neniu eŭska deveno sed formitaj en euskaj-kluboj ludis por la teamo. Tiujn akiris atletikajn kaj admirantojn kaj kritikantoj. La klubo estis laŭdita por promociado de enlandaj ludistoj kaj de klubolojaleco. Athletic Club estas unu el nur kvar profesiaj kluboj en Hispanio (la aliaj estante Real-Madrid, Barcelono kaj Osasuna) kiu ne estas sportentrepreno; la klubo estas posedata kaj funkciigata fare de ĝiaj partneroj (socio'oj).

Aktualaj kaj pli tradiciaj kaj oftaj vestaĵaro kaj koloroj.-

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]