Atovakvono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La atovakvono estas medikamento kontraŭprotozoa, aktiva se englutita. La atovakvono estas aktiva kontraŭ la Toxoplasma gondii kaj kontraŭ la Pneumocystis jirovecii.[1]​ La atovakvono estas strukture kaj farmakologie parenca al la lapinono kaj la parvakvono, medikamentoj kiuj estas uzitaj kontraŭ la malario. En la traktado de la pneŭmonio pro Pneumocystis carinii, la atovakvono estas iom malpli efektiva ol la kombinaĵoj trimetoprim/sulfametoksazol kaj estas ekvivalenta al la pentamidino. La atovakvono malpliigas la riskon reeksuferi encefalitojn pro T. gondii kaj estas konsiderata kiel alternativo al la konvencia traktado (pirimetamino + sulfadiazino aŭ klindamicino).

Notoj[redakti | redakti fonton]