Aviadila kraŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kraŝo en Nikaraguo 1959

Aviadila kraŝo, aviadila frakasoaviadila katastrofo rilatas al malsamaj specoj de aviadilaj akcidentoj, depende de la uzokutimo. Kontraste al flugakcidento, la esprimo ne estas oficiale difinita. En oficialaj publikaĵoj, ekzemple de germanaj ŝtataj oficejoj pri aviadila trafiko, kraŝoj rilatas al flugakcidentoj en kiuj la maŝino perdas sian kapablon flugi kaj ne plu povas esti surterigita en kontrolita maniero. Perdi kontrolon dum la aviadillo ankoraŭ kapablas flugi ankaŭ povas kaŭzi kraŝon, ekzemple per operaciaj eraroj flanke de la pilotoj kiel en la kazo de la flugo Air France 447.

Male al tio, kion aviadilaj pasaĝeroj ofte timas, la paneo de ĉiuj motoroj, ekzemple pro manko de fuelo, ne nepre kondukas al kraŝo. Aviadiloj estas ĝenerale flugtaŭgaj eĉ sen la puŝo de la motoroj, sed tiam la piloto devas redukti altecon en glita flugo por konservi rapidecon de la aviadilo. Iuj grandaj aviadiloj havas specialan, faldeblan ventoradon por krizprovizo de la teknikaj sistemoj, kiu estas movita de la relativa vento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kaj pli ĝenerale