Avram Iancu (Alba)
Avram Iancu | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Alba | ||
Alinome | Felsővidra (hungare), Vidra de Sus (rumane) | ||
Iama hungara departemento | Torda-Aranyos | ||
Situo | 46° 21′ N, 22° 50′ O (mapo)46.3522.833333333333Koordinatoj: 46° 21′ N, 22° 50′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 700 m | ||
Poŝtkodo | 517065 | ||
Loĝantaro | 1.711 (2009, en la komunumo) | ||
Avram Iancu [avram janku] (hungare: Felsővidra [felŝovidra]) estas vilaĝo kaj komunumo en Rumanio nordokcidente de Abrud. En 1910 ĝi havis 3 612 loĝantojn (rumanoj), en 1992 2 217. Ĝia unua dokumenta mencio estas el 1839, sed jam en Calendarium novum de 1807 estas mencio pri lernejo en Vidra se Sus. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torda-Aranyos vármegye). Administre apartenas al ĝi 33 vilaĝoj, interalie Călugărești, Cocești, Gojeiești, Târsa, Verdești, Valeu Utului kaj Vidrișoara.
Ĝis 1924 la komunumo nomiĝis rumane Vidra de Sus; tiam ĝi alprenis la nomon de Avram Iancu.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18., 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj
- Avram Iancu (1824 – 10-a de septembro 1872), Baia de Criș, politikisto.