Avrig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo en Rumanio (Rumanio)
Situo en Rumanio (Rumanio)
DMS
Situo en Rumanio
Situo en Rumanio
Situo en Rumanio

Avrig (hungare Felek, germane Freck) estas urbo en la distrikto Sibio (Rumanio). Ĝi situas rande de la Montoj de Făgăraş, je la dekstra bordo de rivero Olt, 35 km de Sibiu. Administre apartenas al ĝi Bradu.

Loĝantaro

Ĝi havis en 1910 3509 loĝantojn (rumanoj, germanoj), en 1992 14965, en 2004 14.259 loĝantojn.

Historio

Avrig estis dokumente menciita en 1346. La plej grava historia monumento de la urbo estas la Somera Palaco Brukenthal, en 1771 barokstile konstruita kiel somera rezidejo de barono Samuel von Brukenthal, guberniestro de Transilvanio. En la urbo troviĝas ankaŭ du preĝejoj de historia karaktero: evangelia kirko konstruita en la 13-a jarcento kaj fortikigita en la 16-a jarcento, kaj ortodoksa kirko konstruita en la 18-a jarcento.

Fonto

  • Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.

Renomaj personoj

Eksteraj ligiloj