Avtandil Abuladze

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Avtandil ABULADZE (kartvele ავთანდილ აბულაძე) (naskiĝis en 1958, mortis en septembro 2005) estis kartvela esperantisto, matematikisto kaj lingvisto. Li loĝis en la ĉefurbo de Kartvelio, Tbiliso.

Abuladze lernis Esperanton en 1978. Li estis la aŭtoro de la Monda Faktolibro (MFL). Li partoprenis en la Vikipedio en la lingvoj Esperanto kaj la kartvela. Fakte, la kartvela Vikipedio estas lia iniciato[1]. Post lia morto en la supro de la ĉefa paĝo de kartvela Vikipedio estis aranĝita morna mesaĝo (vidu bildon sube).

Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. Pri tio li konfesis en ka.wikipedia.org (en Esperanto)
Morna mesaĝo pri la morto de s-ro ABULADZE en kartvela Vikipedio