Awdal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Awdal
Regiono
regiono de Somalio [+]

LandoSomalio

ĈefurboBorama
- koordinatoj11° N, 43° O (mapo)10.80083343.351944Koordinatoj: 11° N, 43° O (mapo) [+]
Areo16 294 km² (1 629 400 ha) [+]
Loĝantaro1 383 263 [+] (2014)

HorzonoOrient-Afrika Horzono [+]
ISO 3166-2SO-AW

Awdal (Tero)
Awdal (Tero)
Regiono Awdal en Somalio

Awdal (Somalio)
Awdal (Somalio)
DEC
Awdal
Awdal

Map
Awdal
Vikimedia Komunejo:  Awdal Region [+]
vdr
Situo de la regiono Awdal en Somalio

Awdal estas regiono de nordokcidenta Somalio, fakte la plej nordokcidenta. Ties ĉefurbo estas Borama. Ĝi estas lima kun Etiopio, Ĝibutio, la somalia regiono de Woqooyi Galbeed, kaj la Golfo de Adeno.

Awdal (literumita ankaŭ kiel Adal aŭ Adel) ricevas sian nomon el la antikva imperio de la Adala Sultanlando kies povo stariĝis en la 16a jarcento.

La regiono de Awdal estas relative pospera, kontraste kun la koncepto de la Korno de Afriko kiel detruita de la milito kaj de la malsato. La kaoso de la Somalia Enlanda Milito kaj de ties sekvoj ne afektis tiun areon kiom ĉe la resto de la lando. Ekzemple, la loĝantoj de Awdal ĝuas la plej progresan telekomunikan reton de la mondoregiono, kun poŝtelefona servo kaj aliro al interreto. Krome, agrikulturo, minado kaj industrio en la areo permesas sufiĉe altan vivnivelon por granda parto de la loĝantaro, laŭ sub-saharaj komparoj. Awdal estas ankaŭ sidejo de la Universitato Amoud.

Moderna separatisma movado, konata kiel Respubliko Awdal[1], luktas pro la sendependo de laregiono ekde 1995 kiam Somalio ekdissiĝis post la falo de Mohamed Siad Barre. Lamovado kie hegemonias klano Dir en la provinco de Awdal minacas batalon por sendependo se la Respubliko de Somalilando estas oficiale agnoskita.[2]

La regiono de Awdal enhavas kvar distriktojn:

  • Baki
  • Borama
  • Lughaya
  • Saylac
  • Dilla

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Awdal "Republic": Declaration of Independence, [Somalia]. University of Pennsylvania - African Studies Center. Alirita 2007-01-29.
  2. Somaliland: The Myth of Clan-Based Statehood. Somalia Watch (2002-12-07). Alirita 2007-01-29.

10° 48′ 3″ N 43° 21′ 7″ O / 10.80083 °N, 43.35194 °O / 10.80083; 43.35194 (mapo)