Axel Witsel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Axel Witsel
celebrante la bronzan medalon en la Futbala Mondpokalo 2018
celebrante la bronzan medalon en la Futbala Mondpokalo 2018
Persona informo
Naskonomo Axel Laurent Angel Lambert Witsel
Naskiĝo 12-an de januaro 1989 (1989-01-12) (35-jaraĝa)
en Lieĝo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio
Familio
Patro Thierry Witsel
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.axelwitsel28.com/
vdr

Axel Witsel estas belgia futbalisto. Li naskiĝis la  12-an de januaro 1989(nun 1989-01-12) en Lieĝo, do nun estas 35-jara. Ekde 2022 li membras en la unua vira teamo de la klubo Atlético Madrid, post jam antaŭa profesia kariero ekde 2006. Krome ekde la jaro 2008 li estas membro de la vira belga nacia teamo de futbalo, post kaj samtempe al jaroj inter 2004 kaj 2009 en la nacia teamo de sub-15- ĝis sub-19-jaruloj. Kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2014, 2018 kaj 2022 kaj same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj 2020 (prokrastita al 2021). Matĉe li en la aperoj en la nacia teamo kutime rekoneblas per la numero "6".