Azg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ազգ
Azg (Nacio)
gazeto
Speco ĉiutaga

Fondinto(j) Hakob Avetikyan vd

Retejo Oficiala retejo
vdr

Azg (armene: Ազգ, "Nacio") estas ĉiutaga gazeto publikigita en Erevano, Armenio ekde 1991[1]. Ĝia fondinto kaj ĉefredaktoro estis la veterana liban-naskita aktivulo Hakob Avedikjan kiu en la 1980-aj jaroj estis ĉefredaktoro de la gazeto Zartonk de la armena partio Ramgavar en Libano.

Azg estis elstara dum la 1990-aj jaroj. Eldonita de la Partio Demokrata Liberala Armenio (Ramkavar-Azatakan), financata de la armena diaspora partio ĝia cirkulado regule superis 30.000 antaŭ 1993, kiu pliiĝis al 42.000 la sekvan jaron. Laŭ Edik Baghdasarjan, Azg funkciis kiel "bona lernejo por multaj ĵurnalistoj" dum ĉi tiu periodo[2].

En 1996, la gazeto estis provizore suspendita de la registaro de Levon Ter-Petrosjan. Ĝia oficejo estis prirabita, kaj redaktistoj kaj ĵurnalistoj estis batitaj. La posedo de la gazeto estis transdonita al lastatempe dividita proregistara filio de la Ramkavar-Partio nomita Misio de la Ramgavar-Azatakan-Partio, kiu estis formita post disiĝo en la vicoj de la opozicio Ramgavar-Azatakan-Partio. La fondintoj de "Azg", kiuj ankaŭ posedas kaj eldonas la gazeton, sekve trovis sin tute fortranĉitaj de la gazeto. Ankaŭ la Ministerio ordonis al la ŝtata presejo Parberakan ĉesi presi Azg ĝis novaĵo de la registaro. La 27an de aprilo 1996, nova ok-paĝa gazeto, uzanta la nomon kaj emblemon de Azg, estis presita de Parberakan, sed sen la partopreno de Azg-redaktistoj, kiuj disiĝis de la nova versio.

Post la eksiĝo de Ter-Petrosjan kiel prezidanto, la gazeto subtenis Robert Koĉarjan, kiu fariĝis prezidanto en 1998. En 1999, ĝi estis priskribita kiel la "plej aŭtoritata tagĵurnalo" de Armenio. La eldonkvanto de Azg malsupreniris al 10 000 ekzempleroj kaj poste al nur 3 000.

Ekde 1999 Azg estis havebla interrete diversfoje en ses lingvoj:armena, rusa, angla, turka, araba kaj persa. Azg ankaŭ publikigis periodan kulturan aldonon nomatan Azg-Mŝakujt (armene Ազգ-Մշակույթ).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Azg. Yerevan Press Club. Arkivita el la originalo je 1a de septembro 2014. Alirita 1a de septembro 2014.
  2. "Old Ramgavars join forces in Armenia", 'The Armenian Reporter', la 2-an de julio 2009. Kontrolita 3a de aŭgusto 2014.