Bácum (komunumo)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bácum

012 Esperanto Sonora.PNG

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Urbestro Rosalía Benítez Audevez (2012-14)
Kodo laŭ INEGI 26 012
Demografio
Loĝantaro 20892
Geografio
Koordinatoj
27°33′N 110°5′U  /  27.55°N, 110.083°U / 27.55; -110.083 (Bácum (komunumo))
Alto 20
Areo 1409,7
Horzono UTC -7
Situo de Bácum (komunumo) en (Meksiko)
DMS
Situo de Bácum (komunumo) en
Situo de Bácum (komunumo) en
v  d  r
Information icon.svg

Bácum estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Bácum. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26012.

Enhavo

Geografio [redakti]

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 22821 loĝantojn. El tiuj estis 11581 viroj kaj 11240 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1409,7 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 20 metroj super la marnivelo.

Loĝlokoj [redakti]

En la komunumo ekzistas 195 loĝlokoj. La ĉefaj estas:

Loĝloko Loĝantaro
Tuta Komunumo 20,892
Francisco Javier Mina 5,532
San José de Bácum 3,882
Bácum 3,780
Primero de Mayo 2,173
Lomas de Bácum 1,300

Klimato [redakti]

En la komunumo jare falas averaĝe 487 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 24 °C.

Sociogeografio [redakti]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 14357 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 13185 scipovis legi kaj skribi kaj 1165 personoj estis analfabetoj. Do 8,11 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 19003 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 1,760 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 9,26 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La plej multaj el ili parolas la hispanan lingvon kaj iun indiĝenan lingvon. Inter la indiĝenaj lingvoj plej ofta estas la jakia lingvo.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio [redakti]

La komunumo de Bácum kreiĝis unuafoje en la jaro 1857. Tamen je la 26-a de decembro 1930 oni konsideris ke ĝi ne plu plenumas la kondiĉojn por esti sendependa komunumo ĝi fariĝis parto de la komunumo Cajeme. Jam 6 monatojn pli malfrue je la 13-a de majo de 1931 ĝi denove fariĝis sendependa komunumo.

Politiko [redakti]

Komunumestroj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]