INEGI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La INEGI (Instituto Nacional de Estadística, Geografía e Informática / Nacia Statistika Instituo, Geografio kaj Informadiko) estas registara instituto de Meksiko. Ĝi respondecas pri diversaj taskoj; la ĉefa tasko tamen estas la statistiko. INEGI regule oranizas censon, do nombras la popolon, faras ekonomiajn statistikojn ktp.. INEGI fondiĝis je la 25-a de januaro 1983 laŭ prezidenta dekreto. La sidejo de la instituto estas en la urbo Aguascalientes en la samnoma subŝtato Aguascalientes.