Béla Honti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Honti
Persona informo
Naskonomo Hornyák Béla
Naskiĝo 26-an de junio 1905 (1905-06-26)
en Miskolc
Morto 1987
en Miskolc (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
vdr

Béla Honti, laŭ hungarlingve kutima nomordo Honti Béla estis hungara notario, urbestro. Lia origina familia nomo estis Hornyák [hornjAk] ĝis 1939.

Béla Honti sur kovrilpaĝo de libro

Béla Hornyák[1] naskiĝis la 26-an de junio 1905 en Miskolc, li mortis en 1987 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Honti maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1924, poste li estis soldato (1925-1930). Dum la soldataj jaroj li ankaŭ studis en Reĝa Universitato Erzsébet kaj akiris diplomon en 1929. Post la civiliĝo li estis notario en municipo de Miskolc, iom poste ĉefnotario. En 1943 li estis nomumita vicurbestro, en la sekva jaro li estis provizora urbestro. En 1946 li estis forigita el la statuso kaj li faris simplajn laborojn, eĉ en 1951 ankaŭ la loĝejo estis forprenita. En la jaro 1952 li kun sia familio estis deportitaj al Hortobágy, post jaro ili rajtis reveni ne al Miskolc, sed al Sajószentpéter. Nur en la 1960-aj jaroj ili povis reveni al Miskolc. Li edziĝis en 1934, lia edzino naskis trifoje.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]