Béla Szilágyi (inĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Béla Szilágyi [silAdji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilágyi Béla estis hungara inĝeniero, geodezo.

Béla Szilágyi [1] naskiĝis la 26-an de novembro 1876 en Kondoros. Li mortis la 14-an de junio 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Szilágyi akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato palatino József en 1902. Post siaj studoj li havis postenon en la agrikultura ministerio, poste en diversaj ŝtataj firmaoj. En 1909 li gvidis la geodezian kontroladon laŭ la hungara-rumana landlimo. Post la 1-a mondmilito li laboris en la financa ministerio, kie li faris geodezian mezuradon laŭ la hungara-ĉeĥoslovakia landolimo. Li pensiuliĝis en 1937. Li estis ankaŭ kolektanto de popolaj ceramikaĵoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A koordináta kiegyenlítés iránymérések esetében (1912)
  • A métermérték használata az Állami Földmérésnél (1928)
  • Földrajzi koordináta és meridián konvergencia számítása sztereografikus vetületi összrendezőkből (1953)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.