Béziers
Béziers | |||||
---|---|---|---|---|---|
Béziers kaj la katedralo Saint-Nazaire.
| |||||
komunumo en Francio • urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Langvedoko-Rusiljono | ||||
Departemento | Hérault (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Béziers (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 34032 [+] | ||||
Poŝtkodo | 34500 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 34032 | ||||
Retpaĝaro | http://www.ville-beziers.fr/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Robert Ménard 2014-2020 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 71 432 (2011) | ||||
Loĝdenso | 748 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 21′ N, 3° 13′ O (mapo)43.3433333333333.2158333333333Koordinatoj: 43° 21′ N, 3° 13′ O (mapo) | ||||
Alto | De 4 al 120 m | ||||
Areo | 95,48 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Béziers [+] | |||||
Béziers [bezJE] (okcitanlingve Besièrs [bezjes], Esperantigita al Bitero), estas la dua plej granda urbo de la franca departemento Hérault, kun iom pli ol 80 000 loĝantoj, kiuj oni france kutime nomas Biterrois [biterŭa].
Geografio
Béziers estas trafluata de la rivero Orb kaj de la Canal du Midi (Suda Kanalo), konstruita dum la 17-a jarcento. Ĝi situas nur 20 kilometrojn de la Mediteraneo kaj ĉirkaŭ 50 kilometrojn de mezaltaj montoj kiel la monto Caroux (1002 m).
Historio
Béziers multe suferis dum la krucmilito kontraŭ la kataroj en 1209: la tuta urbo estis detruita kaj bruligita de la katolikaj armeoj kaj la tuta loĝantaro masakrita.
Vidindaĵoj
La ĉefa vidindaĵo estas la mezepoka katedralo (13-a kaj 14-a jarcentoj).
Ekonomio
Béziers estas grava komerca centro, precipe pri la vinoj de Langvedoko (Languedoc).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala TTT-ejo de la urbo
- Bildoj de Béziers kaj Langvedoko