Büschleb-muelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Büschleb-muelejo
muelejo
Lando Germanio vd
Situo
Geografia situo 51° 24′ 54″ N, 10° 22′ 23″ O (mapo)51.41505910.373004Koordinatoj: 51° 24′ 54″ N, 10° 22′ 23″ O (mapo)
Büschleb-muelejo (Germanio)
Büschleb-muelejo (Germanio)
DEC
Büschleb-muelejo
Büschleb-muelejo
Situo de Büschleb-muelejo
Map
Büschleb-muelejo
vdr
Worbis, la muelejo de Büschleb

Büschleb-muelejo (germane: Büschlebsmühle) estas funkcianta muelejo kun historiaj partoj troviĝanta en Worbis, Germanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La mueleja komplekso estas kvarangula bieno kaj estiĝis en la nuna formo en la unua duono de la 19-a jarcento. Sed ĝi baziĝas sur ec pli malnova instalaĵaro. Bis 1778 staris surloke muelejo por nigra pulvo, ekde 1797 olemuelejo kaj eta tranĉmuelejo. En 1828 aĉetis la tuton la worbis-a konsilisto kaj entreprenisto Alois Büschleb. Li starigis la konstruaĵojn kiujn oni vidis ĝis nun.

Por pli bona ekspluato de akvopovo fariĝis en 1838 nova muelejfoso kun nova vejro. Ĝi estas eksterordinara: temas pri akvedukto (t.e. ties lasta triono; el grejso) - kaj apudanta akvorado. Nur malmultaj siaspecaj konserviĝis en nuna Germanujo. Pro tia tikla konstrusistemo la muelejfoso havis pli grandan deklivon kaj akovpovo pli bone kaj lukre ekspluateblis sekve. Unue du muelejaj radoj alterne funkciigitaj servis kiel movigiloj por muelado olea, sega, hordea. Poste tria rado enstalitis por la grenmulejo. Ĉiuj tri radoj anstataŭitis en la jaro 1897-a per ĝis nun ekzistanta muelejrado de diametro de 6,10 metroj.

En 1986/87 faritis plena alikonstruado de la muelejo je moderna transira muelejo. Ekde 1994 la tuto estis restaŭrita. Aldonitis tie ankaŭ generatoro por kurentoproduktado. Ekde 1990 - krom konservado historia - estas surloke ankaŭ komercejo, ekz. pri konstruaferoj.

Eksteraj aferoj[redakti | redakti fonton]