Bad Gandersheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bad Gandersheim
Blazono
Bad Gandersheim (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Bad Gandersheim in NOM.svg
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Northeim
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 51°52′12″N 10°01′22″O  /  51.87°N, 10.02278°O / 51.87; 10.02278 (Bad Gandersheim)
Alto super la marnivelo 133 m
Areo 90,49 km²
Loĝantaro 9963 (stato 2012-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 05382
Poŝtkodo 37575–37581
Aŭtomobila kodo NOM
Oficiala kodo 03155001
Komunuma retejo www.bad-gandersheim.de
v  d  r
Information icon.svg

Bad Gandersheim aŭ Gandersheim estas urbo en norda parto de Germanio, en federacia lando Malsupra Saksio, en rivera valo de Leine. La urbo havas ĉ. 10 000 loĝantojn (tutekzakte, fine de decembro 2012 estis 9 963).

La urbo famas pro la iama abatejo, kiun fondis en 852 la Saksia princo Liudolf (por nobelaj junulinoj) kaj kies du filinoj (Hathumod jam en aĝo de 12 jaroj) iĝis gvidanto de la abatejo. Laŭ dekreto de Ludoviko la 3-a, gvidantoj de la abatejo restas ĉiam membroj de princa familio, ĝis kiam surprenas la taskon iu el ili. Otokaro la 3-a donis rajtojn je propra foiro, dogano kaj monpregado. La abatejo havis grandegajn bienojn.

La lasta romkatolika monaĥina estro mortis en 1589 (Augusta Dorothea), dum oni jam en 1568 enkondukis la protestantan kredon. La protestantaj estroj plu retenis la specifajn rajtojn, kiam en 1803 Gandersheim iĝis parto de la elektoprinclando Brunsvigo-Luneburgo. Oni malfondis la abatejon en 1810 pro la ŝtata sekularigo kaj oni disportis la trezorojn, kolektitajn dum jarcentoj.

La tomboj de la monaĥinaj estroj troviĝas en la klostra kirko, fondita en la 11-a jarcento.

En la monaĥinejo dum la 10-a jarcento membris la verkistino kaj poeto, historiisto Roswitha von Gandersheim kaj en la 13-a jarcento la pastro Eberhardt tie verkis versan kronikon en loka dialekto.

Norde de la urbo situas salaj banejoj, kiuj allogas multajn turistojn.