Baghaberd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baghaberd
burgo • kultura havaĵo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 39° 13′ N, 46° 17′ O (mapo)39.21486111111146.277611111111Koordinatoj: 39° 13′ N, 46° 17′ O (mapo) [+]
Alto 1 267 m [+]
Baghaberd (Armenio)
Baghaberd (Armenio)
DEC
Baghaberd
Baghaberd
Situo de Baghaberd

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baghaberd Fortress [+]
vdr
Fortikaĵo Baghaberd.

Baghaberd (armene: Բաղաբերդ; ankaŭ kastelo de David Bek ) estas armena fortikaĵo el la 4-a ĝis 12-a jarcento kiu situas laŭ rando de la rivero Vogĝi, 14 kilometrojn nordokcidente de la urbo Kapan en la provinco Sjuniko de Armenio. Baghaberd estas ĉe alteco de 1,438 metroj[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Baghaberd supozeble estis konstruita en la 4-a jarcento fare de Baghak de Sisak Nahapet. Laŭ la verko Historio de la Provinco Snjuniko de la mezepoka episkopo Stepanos Orbeljan, en la mezo de la 4-a jarcento princo Andovk, la hereda senjoro de Sjuniko, atakis kaj prirabis unu el la urboj de la persa sasanida reĝo Ŝapuro la 2-a (309- 379) dum la reĝo militis kontraŭ la hunoj. Reĝo Ŝapuro la 2-a estis kolerega ĉirkaŭ la okazaĵo kaj prenis siajn armeojn kontraŭ Sjuniko por venki la princon. Andovk kaj liaj trupoj iris al Baghaberd kun granda provizo kaj atendis. Post kiam la fortoj de la reĝo alvenis en la fortikaĵon, Andovk kaj liaj viroj venkis tri el la armeunuoj de Ŝapuro ruligante ŝtonojn laŭ la klifflanko sur ilin.

Princo Andovk baldaŭ fuĝis al Konstantinopolo kaj liaj regatoj disiĝis. Kiam li alvenis, li ricevis honorojn fare de la imperiestro Teodozio la 1-a superŝutita de li per grandaj honoroj.

Baghaberd fariĝis la lasta ĉefurbo de la Sjunika reĝlando post la detruo de la proksima urbo Kapan en la jaro 1103. En 1170, la fortikaĵo estis kaptita de la selĝukaj turkoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]