Balaklava batalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Milita kampadejo ĉe Balaklavo

Balaklava batalo okazis la 25an de oktobro 1854 kaj estis unu el la plej grandaj bataloj de la Krimea (Orienta) milito (1853-1856) inter aliancaj fortoj de Britio, Francio kaj Turkio kontraŭ Rusuja Imperio.

La urbo kaj haveno Balaklavo, kiu situas 15 kilometrojn suden de Sebastopolo, estis tiumomente bazo de la brita korpuso en Krimeo. La atako de la Rusia armeo povus en okazo de sukceso malbloki la sieĝatan Sebastopolon kaj malhelpi al provizado de la britoj. La batalo okazis en valoj iom norde de Balaklavo, inter malaltaj Fedjuĥinaj montoj, Sapun-monto kaj la rivelo Nigra. Tio estis la unua kaj la lasta batalo de la Krimea milito, en kiu la rusiaj fortoj estis pli grandaj, ol la fortoj de la kontraŭuloj.

La rusia taĉmento, komandata de generalo Paŭlo Petroviĉ Liprandi havis ĉ. 16 mil homojn kaj konsistis el kelkaj husaraj, kozakaj kaj infanteriaj regimentoj. Generalo Liprandi okupis la postenon de la vic-ĉefo de la rusia armeo en Krimeo (la ĉefo estis princo Aleksandro Sergeeviĉ Menŝikov).

La fortoj de la aliancanoj, ĉefe konsistantaj el britoj, havis du kavaleriajn brigadojn: brigado de peza kavalerio, komandata de James Scarlett, konsistis el 5 dragonaj regimentoj kaj okupis la poziciojn sude, pli proksime al Balaklavo; brigado de malpeza kavalerio konsistis el 4 husaraj regimentoj kaj okupis la poziciojn norde, pli proksime al la Fedjuĥinaj montoj. En la malpeza kavalerio, kiun oni opiinis elita taĉmento, militservis la reprezentantoj de la plej famaj aristokrataj familioj de Britio. La malpezan kavalerion komandis major-generalo James Brudenell Cardigan. La ĝeneralan komandadon de la brita kavalerio faris George Charles Bingham. En la batalo partoprenis ankaŭ francaj kaj turkaj taĉmentoj, sed ili estis tre malmultnombraj. La kvanto de la aliancanoj estis ĉ. 2 mil homoj.

La batalo komenciĝis ĉ. je la 5a matene antaŭ la aŭroro. La rusoj per bajonet-atako igis la turkajn soldatojn forlasi la unuan reduton, kiu situis en la suda alo, kaj mortigis ĉ. 170 turkojn. La 3 aliaj redutoj, troviĝantaj pli norde, estis forlasitaj de turkoj sen batalo. La turkaj soldatoj eĉ ne difektis la artilerion, kaj rusoj sukcesis akiri 9 kanonojn. La britoj estis devigitaj haltigi la fuĝantajn turkojn uzante la armilojn.

Post akiro de la redutoj rusoj provis daŭrigi la atakon por aliri Balaklavon, sed ilin haltigis fortega kontraŭbatalado de la peza kavalerio de James Scarlett kaj de la 93a skota infanteria regimento, komandata de baroneto Colin Campbell. Por defendi la tro larĝan fronton de la rusia atako, Campbell ordonis al siaj soldatoj formi vicojn po du, anstataŭ la kutime uzataj vicoj po kvar. Tiu heroa defendo eniris la historion kiel "Maldika ruĝa linio" (tiel priskribis la korespondento de "Times" la skotan regimenton); poste tiu parolturno fariĝis idiomaĵo por nomi la defendon, kiu estas farata per la plej lastaj fortoj.

La atako de rusia armeo estis rebatita. Post la rebato rusoj jam ne planis novan atakon, tamen lordo Raglan (Fitzroy Somerset, Unua Lordo Raglan, kiu estris la tutan britan korpuson) estis malkontenta pro perdo de 9 kanonoj kaj donis fatalan ordonon al la malpeza kavalerio "atingi la rusojn kaj preventi la forprenon de la kanonoj". La ordono estis nesufiĉe bone pripensita kaj vortumita, rezulte ĉ. 600 kavalerianoj ekatakis la rusajn poziciojn, estante sub artileria kaj fusila pafado. Nur ĉ. 50 rajdistoj atingis la rusajn poziciojn. Dum dudekminuta atako pereis pli ol 300 britaj kavalerianoj. La restaj, helpataj de francaj militistoj, sukcesis organizite reveni al siaj pozicioj.

La esprimo "atako de malpeza kavalerio" iĝis sinonimo de certe malsukcesa, fiaska afero kaj en la angla, kaj en la rusa lingvoj.

Fine de la batalo ambaŭ militantaj flankoj restis sur la samaj pozicioj. Laŭ diversaj pritakstoj la aliancanoj perdis de 400 ĝis 1000 homojn; rusoj perdis ĉ. 600 homojn.

Rezulte de la batalo rusoj ne sukcesis atingi sian celon. Tamen post la batalo la aliancanoj rezignis la ideon almiliti Sebastopolon per sturmo kaj decidis sieĝi la urbon.