Baldueno la 2-a (Jerusalemo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Balduin Le Bourg (mortis la 21-an de aŭgusto 1131) estis en la jaroj 1100 ĝis la jaro 1118 la dua krucista grafo de Edessa kaj ekde la jaro 1118 ĝis sia morto en 1131 la tria reganto de la krucista Jerusalema reĝlando

Deveno

Baldueno la 2-a estas transdonanta la templon de Salomono en la manojn de templanoj

Baldueno estis filo de Hugo, grafo de Rethel kaj Melisenda, filino de Guy de Montlhéry. Li havis du pli aĝajn fratojn Gervas kaj Manassè. Baldueno estas nomata kuzo de tri fratoj Godefroi, Eŭstaĥo kaj Baldueno, kiuj tiris al la unua krucmilito, sed en kia ili estis parenca rilato, oni neniam sukcesis konstati. Li ekiris al la krucmilito, por ke li eliru el ombro de sia familio kaj konkeru siajn proprajn teritoriojn, potencon kaj gloron.

Literaturo

  • William of Tyre, A History of Deeds Done Beyond the Sea, trans. E. A. Babcock and A. C. Krey. Columbia University Press, 1943.
  • Hans Mayer, The Crusades. Oxford University Press, 1965.
  • Alan V. Murray, The Crusader Kingdom of Jerusalem: A Dynastic History 1099-1125. Prosopographia & Genealogia, 2000.
  • Steven Runciman, A History of the Crusades, Vol. II: The Kingdom of Jerusalem. Cambridge University Press, 1952.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj