Balys Tarvydas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balys Tarvydas
Persona informo
Naskiĝo 27-a de aprilo 1897
en en vilaĝo Užpaliai, distrikto Utena, (Litovio)
Morto 15-a de majo 1980
en Šiauliai
Tombo Donelaitis Cemetery
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo arkeologoesperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1934
vdr

Balys Tarvydas (naskiĝis la 27-a de aprilo 1897 en vilaĝo Užpaliai, distrikto Utena, mortis la 15-a de majo 1980 en Šiauliai) estis muzeisto, arkeologo kaj esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1928, post fino de historiaj studoj en Kaunasa universitato, B. Tarvydas venis al Šiauliai kaj eklaboris en Instruista Seminario, kie li iĝis la jaro 1945 instruis historion. En 1932 B. Tarvydas iĝis membro de Litova Landesplora Societo, sistemigis kaj priskribis eksponaĵojn en loka muzeo "Aušra", esploradis subteraĵojn de preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo en Šiauliai, gvidis arkelogiajn ekspediciojn en multaj kastelmontoj de Ĵemajtio, litovigis kronikojn de krucmilitistoj.

Esperantista agado[redakti | redakti fonton]

En 1934 B.Tarvydas finis superan E-kurson en Šiauliai, kiun organizis Klerigministerio (gvidanto Ch. Tokeris), kaj aliĝis al loka societo de esperantistoj, prelegis pri la internacia lingvo, organizis E-kursojn en Instruita Seminario. Dum la jaroj 1937-1940 li estis vicprezidanto de loka E-societo. Tiamaj prezidantoj de la Societo estis Č. Liutikas (1903-1984) kaj V.Zdzichauskis (1903-1980). En 1940 soveta reĝimo malpermesis agadon de Landesplora kaj de Esperanta societoj. En 1943 estis fermita muzeo "Aušra". En 1944 B.Tarvydas organizis restarigon de Instruista Seminario kaj estris ĝin ĝis 1945, tamen pro siaj politikaj konvinkiĝoj li estis eksigita. En 1945 li gvidis restarigon de muzeo "Aušra", sed ankaŭ de ĉi tie li estis forpelita. Do ekde 1946 ĝis 1957 B. Tarvydas devis forlasi pedagogian kaj esploran laboron, kaj ekofici kiel librotenisto. Nur en 1957 B.Tarvydas jam pensiulo, li povis reveni en la muzeon kaj laboris tie preskaŭ senpage ĝis la jaro 1975. Kiam en 1957 en Šiauliai renaskiĝis E-movado, B.Tarvydas partoprenis en agado de Esperanto-rondeto, sed lia malsano kaj malsano de lia edzino malhelpis agi pli aktive. B.Tarvydas estis tre klera homo, kapablis paroli sep fremdajn lingvojn. Li mortis en 1980, lia tombo en malnova tombejo de urbo Šiauliai (str. Donelaičio).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Romualdas Rutkauskas, Esperantisto kaj kulturesploristo de distrikto Šiauliai, Litova Stelo, n-ro 3, 1998, p. 21.