Banejo de Nordhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historia foto de 1924

Granda kaj historia Banejo publika (germane: Badehaus) troviĝas en Nordhausen, Germanio, Grimmelallee nr 40.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam en la 5.3.1906 la urba konsilantaro decidis starigi banejon kaj lavejon por ĉiuj, al multaj nordhausanoj longtempa deziro fine plenumitis. S-ro Gustav Ricken, arkitekto el Bochum respondecis kaj pri la planado kaj pri la konstruada kontrolo. En la 3.7.1907 estis la solena inaŭguro de la nova naĝejo-banejo konstruita laŭ la stilo de Secesio. Krom la naĝbaseno estis ankaŭ banejeroj duŝaj kaj bankuvaj, sed ankaŭ eĉ lavejo.

Pro ke dum la bombardo de la Aliancanoj de printempo 1945 la komplekso apenaŭ damaĝitis - kontraŭe al multaj aliaj partoj de la urbo - banado tuj post la Dua mondmilito denove eblis. En la GDR-tempo faritis nur malmultaj ripar- kaj alkonstrulaboroj. En 1982/83 tamen iĝis pli profunda aliaranĝo de la domo; oni malfermis la bankuvejojn kaj aranĝis kele vestoŝanĝejon kaj amasduŝejon. En la 1990-aj jaroj la tuto tamen fermitis ĉar la novaj regularoj pri publikaj balnejoj ne plu povis plenumiĝi.

Post la Turniĝo[redakti | redakti fonton]

La konsilianoj denove devis decidi pri la sorto. La venkinto ĉe arkitektura konkurso prezentis konvinkigan planon kombini secesistilaĵojn kun modernecon, fakte novan konstruaĵon. La inaŭguro dua de publika balnejo en Nordhausen okazis do en la 15.12.1999.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3, p. 180-181

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la banejo