Baptisma preĝejo (Kiskőrös)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baptisma preĝejo de
Kiskőrös
Baptisma preĝejo en Kiskőrös
Baptisma preĝejo en Kiskőrös
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kiskőrös
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito baptismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Arkitektoj József Félix
Konstruado 19241926
Specifo
Longo 25 m
Larĝo 21 m
Ligiloj
vdr

La baptisma preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 1992) en Kiskőrös (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum vizitado de parencoj el Kiskunhalas etendiĝis la baptismo en Kiskőrös. En 1889 la baptistoj fondis grupon kaj ili kunvenadis por diservoj en privata domo. Baldaŭ ankaŭ pastro helpis la funkciadon. La grupo aĉetis konvenan parcelon por konstrui preĝdomon en 1892. En la sekva jaro estis preta la konstruaĵo. Nova, pli granda preĝejo estis konstruita inter 1924-1926. En la sekvaj jardekoj ĝi estis daŭre renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝdomo situas sola en korto, sed la fasado kontaktiĝas kun la trotuaro. La estas simetria, meze estas triopa enirejo. Pli supre estas 3 fenestroj, plej supre 3 turoj (tamen ne altaj) altiĝas. La domo enhavas ankaŭ la pastran loĝejon. Interne la diserva halo havas rondgalerion. Ekde 1896 funkcias koruso kaj orkestro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.