Barbelognostikuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Barbelognostikulo estis gnostika sekto kiu konfesis la superan inan principon nomatan Barbelo, (foje “Barbelos”).

Tiu sekto estis priskribita de Ireneo el Liono en Adversus Haereses. Ireneo povis precize priskribi la barbelognostikan sistemon ĉar li estis jen persone kontaktinta la sekton jen pere de ilia referenca teksto, iu Evangelio laŭ Maria[1], elfosita inter la Kodeksoj de Nag Hammadi en 1945 kune kun la Apokrifo de Johano kaj Triforma Protennoia kaj aliaj.

Barbelos, Eono de la saĝo, estis la unua emanaĵo de la nekonata kaj nekonebla Dio, la Unua Patro. El Ŝi estis emanataj Ennoia, la unua penso, kaj la Demiurgo, nome la kreinto de la mondo identigita en malnovatestamenta Javeo. La Demiurgo, tamen, forstelis la lumon deBarbelos kaj ŝi, por rekuperi kion perditan, provis delogi la aliajn eonojn por akiri ilian ulmon.

Laŭ aliaj gnostikaj sektoj, la figuro de Barbelos paras kun tiu de Sophia.

Realkroĉiĝante al tia konstanta serĉo de lumo kaj al delogo efektivigita de Barbelos ĉe la eonoj, la Barbelognostikuloj, same kiel la Fibionitoj, opiniante tiamaniere kreskigi la vitalan energion por la universo, kolektadis la spermon produktitan en seksrilatoj.

Ĉar en kodeksoj de Nag Hammadi la nomo de Barbelos aperas jen en la tekstoj referencantaj al kristana tradicio de la Sankta Spirito (vidu: Triforma Protennoia)) kaj jen en tekstoj pure paganaj (zaraŝtustraj, ekzemple), rezultas malfacile malkovri ĉu la Barbelognostikuloj estis gnostika kristana sekto aŭ ĉu ili enradikiĝis en alian direkton.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Epiphanius of Salamis. Panarion (Adversus Haereses). Chapters 25 and 26.
  • Theodoret. Haereticarum Fabularum Compendium
  • Katolikaj enciklopedioj:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Temas pri Maria Magdala.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]