Bariona nombro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En partikla fiziko bariona nombro estas kvantuma nombro, konstanta por ĉiu fermita kvantuma sistemo. Por sistemo de barionoj ĝi estas diferenco inter nombro de barionoj kaj de kontraŭbarionoj. Sed post malkovro de kvarkoj oni komprenis, ke la termino aplikeblas ĝenerale al iu ajn kvantuma sistemo en jena difino:

B = \frac{N_q - N_{\overline{q}}}{3}

kie

N_q \ — nombro de kvarkoj
N_{\overline{q}} — nombro de kontraŭkvarkoj

La kialo pro kiu oni devas trionigi la nombron estas ke pro leĝoj de forta interago tuta kolorŝargo de partiklo ĉiam estu nula ("blanka"). Tiu fenomeno estas nomita kolorkonservo. Estas du manieroj tiu leĝo realiĝas: aŭ paro de unu kvarko kaj unu antikvarko de sama kolorŝargo (tio okazas en mezonoj) aŭ triopo de kvakroj ĉiu kun difera kolorŝargo (barionoj). Oni prediktas ekziston de ekzotaj partikloj kiel tetrakvarkoj (du paroj de kvarkoj) aŭ pentakvarkoj (paro kaj triopo). Sed se oni rigardas kontraŭkvarkon kiel negativan kvarkon, la nombro de kvarkoj en tiuj partikloj estos ĉiam triopa. Do, oni trionigas ĝin por simpligi.

Partikloj, kiuj ne konsistas je kvarkoj (leptonoj) havas barionan nombron nula.

Bariona nombro restas sama en ĉiuj interagoj kadre de norma modelo. Tio estas, la bariona nombro en komenco de iu reakcio en fermita sistemo estas sama kiel en la fino. Sed antaŭnelonge oni trovis kelkajn fenomenojn, kiuj eble rompas la leĝon - ĥirala anomalio, elektro-malfortaj sfaleronoj ktp.

Disfalo de protono estus rompo de leĝo de konservo na bariona nombro. Se iu observus ĝin, tio estus argumento por granda unuita teorio, laŭ kiu ĉiu bariono povas transformiĝi en faskon de leptonoj. Se tio okazas, la bariona kaj leptona nombroj ne plu estus konstantaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]