Bartolomeo Francesco Rastrelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vintra Palaco kaj Aleksandra kolono, aŭgusto 2003

Bartolomeo Francesco Rastrelli [bartolomeo franĉesko rastrelli] (ruse Бартоломео Франческо Растрелли; 1700, Parizo1771, Sankt-Peterburgo) estas fama italdevena rusia arkitekto. Li estas la plej elstara reprezentanto de la rusa baroko en arkitekturo. Rastrelli kunigis ecojn de eŭropa baroko kun tradiciaj rusaj elementoj, precipe tiuj de nariŝkina stilo.

En Rusion la estonta arkitekturisto venis 16-jaraĝa kun sia patro, ankaŭ konata arkitekturisto Bartolomeo Carlo Rastrelli.

La plej famaj kreaĵoj de Rastrelli estas Vintra Palaco (la imperiestra palaco centre de la Peterburgo), la ensemblo de Smolnij monaĥejo en Peterburgo kaj rekonstruita de li Katerina Palaco en Puŝkin (suda apudurbo de Peterburgo).

Ŝablono:Ĝermo-biografio