Bas les cœurs!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Bas les cœurs! (La korojn malalten!) estas la unua romano, publikigita en 1889, de Georges Darien.

Ĝi rakontas la francan malvenkon de 1871 fronte al Prusio kaj ĝiaj germanaj aliancanoj. La romano estas grand parte membiografia, ĉar la rakonto estas farita de juna knabo de burĝa familio en Versajlo, kaj baziĝas sur la memoraĵoj de George Darien mem.
Ĝi ankaŭ rakontas la stultecon de la burĝaro, kaj ĉiujn ĝiajn kvalitojn: hipokritecon, avarecon, arogantecon, kovardecon, ktp., kaj ilian ĉefan agenton: mensogon. Mensogoj pri si mem, pri la aliuloj, pri sia situacio, pri amo, pri intencoj, ĉiam kaj ĉiel mensogas ili.
Post la malvenko kontraŭ la germana armeo, la Versajla burĝaro fine povas venĝi sin per sanga venko kontraŭ la Pariza Komunumo.

Legante tiun romanon, tiel modernan en sia stilo, oni rapide forgesas, ke temas pri 1871, kaj facile imagas la aferon en simila etoso post la franca malvenko kontraŭ la nazia Germanio en 1940.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]