Basaoj (Liberio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Basaoj (Liberio)
etno
Suma populacio
350 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Bassa
Religio
kristanismo
vdr

La basaoj estas etno en Liberio vivanta en la distriktoj Grand Bassa, Rivecess kaj Montserrado. La basaa lingvo apartenas al la kruaj lingvoj. La basaoj estas proksimume 350.000 homoj (1991). Ili havas sian propran skrib-sistemon nomatan "Bassa" aŭ "Vah", kiu estis evoluigita en 1900. Ĉirkaŭ 5.000 basaoj vivas en Sieraleono. La basaoj estas kristanoj, sed ankaŭ praktikas indiĝenajn religiojn.