Bastonpreĝejo de Fantoft

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Bastonpreĝejo de Fantoft.
Foto de la kirko antaŭ ĝi estis movita al Bergen.

La Bastonpreĝejo de Fantoft (norvege: Fantoft stavkirke) estas rekonstruita bastonpreĝejo en la distrikto Fana en Bergen, Norvegio.

La kirko estis origine konstruita en Sogn, vilaĝo apud intera aŭ orienta limito de Sognefjord ĉirkaŭ la 1150-a jaro. En la 19-a jarcento ĝin minacis detruo, samkiel ĉe centoj da bastonpreĝejoj en Norvegio. La kirkon aĉetis konsulo Fredrik Georg Gade kaj konservis ĝin, movinte laŭparte al Fantoft apud Bergen en 1883.

La 6-an de junio 1992 la kirko cindriĝis pro bruligo, la unua en serio da kirkobruligoj, rilata al frua Norvega nigrametala sceno. Oni ekde supozis, ke la fajro komenciĝis pro ĉielfajro aŭ elektrakcidento. Kurta videoregistraĵo de brulanta kirko estas montrata en dokumentario "Ĝis la lumo prenos nin" (angle Until the Light Takes Us). Karbiĝintaj restaĵoj de la kirko aperas sur kovrilo de la albumo de Burzum, titole Aske (1993). Laŭ Varg Vikernes, la sola membro de Burzum, bruligo de la kirko estis farita kiel kontraŭago al kristanismo pro loki kirkon sur sanktan paganan teron.[1]

Rekonstruo de ekzakta kopio de la kirko tuje komenciĝis, kaj sukcesis en 1997.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Campion, Chris (2005-02-20). In the face of death. The Observer. Guardian Unlimited. Alirita 2007-10-06.